Metroo de Braziljo
Metroo de Braziljo | |||||
---|---|---|---|---|---|
metroo | |||||
Komenco | 2001 vd | ||||
Lando(j) | Brazilo vd | ||||
Situo | Federacia distrikto | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La metroo de Braziljo estas inter la plej freŝdataj, ĉar ĝi estis planita en 1992; la ekfunkciigo estis planita por la jaro 1999, sed prokrastiĝis al 2001.
Kvankam Braziljo estis planita fokuse al aŭta trafiko, kun centra trafika akso 12-koridora, oni konstatis la bezonon de publika trafikilo pli potenca ol aŭtobusoj. De la ekplanado ĝis la inaŭguro pasis proksimume dek jaroj. Je la 31-a de marto 2001 malfermiĝis la oranĝa linio (linha laranja), kiu ligis la longdistanc-busan stacion Rodoviaria al Samambaia. Dum la konstruado jam funkciis trafiko sur parto de la linio – senkoste.
La verda linio (linha verde) debranĉiĝas de la komuna liniparto ĉe stacio Águas Claras (klaraj akvoj) kaj kondukas al antaŭurbo Ceilândia.