La Metroo de Nurenbergo (germaneNürnberger U-Bahn) estas la metropolitena fervoja sistemo de la germana urbo Nurenbergo. Kune kun la tramo kaj la trajno (S-Bahn) ĝi formas la densan transportan urboreton kiu faciligas la veturadon tra la urbo. Dume U-Bahn kaj tramoj estas gvidataj de la Verkehrs-Aktiengesellschaft Nürnberg (VAG), la trajno S-Bahn apartenas al Deutsche Bahn AG. La metroo estis fondita en 1972 kaj en Oktobro 2020 ĝi havis 3 liniojn, 49 metrostaciojn kaj ampleksis 38,2 km.