Metroo de Bonaero

Met Metroo de Bonaero
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Bonaero, Argentino
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 1-a de decembro 1913
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 56,7 km / 63,1 km
Nombro de linioj 7 A B C D E H
P
F G I
Nombro de stacioj 90 + 18 (Premetro)
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Subterráneos de Buenos Aires S.E.
Transportisto Emova
v • d • r

La Metroo de Bonaero (argentin-hispane Subte de Buenos Aires) estas la reto de subteraj trajnoj de la urbo Bonaero kun tuta etendaĵo de 60 Km. La unua linio de ĉi tiu reto estis inaŭgurita en 1913, estante la unua laŭ sia speco en Iberameriko kaj tuta la suda duonglobo. La reto rapide etendiĝis dum la unuaj jardekoj de la jarcento, sed la ampleksiĝado draste malrapidiĝis post la jaroj de la Dua mondmilito. Fine de la 1990-aj jaroj ekiĝis nova procezo por la grandigo de la reto, per planado de kvar novaj metroo-linioj.


Mapo
Metrolinioj de Bonaero
Linio Malfermo Plilongigo Originala itinero Nuna itinero Longo
(km)
Stacioj Pasaĝeroj
jare (2023)
A 1913 2013 Plaza de Mayo - Plaza Once Plaza de Mayo - San Pedrito 9,8 18 43 708 162
B 1930 2013 Callao - Federico Lacroze Leandro N. Alem - Juan Manuel de Rosas 11,9 17 57 553 815
C 1934 1937 Carlos Pellegrini - Constitución Retiro - Constitución 4,5 9 34 970 434
D 1937 2000 Florida - Tribunales Catedral - Congreso de Tucumán 10,4 16 54 411 632
E 1944 2019 Constitución - General Urquiza Retiro - Plaza de los Virreyes 12 18 20 229 975
H 2007 2018 Once - Caseros Facultad de Derecho - Hospitales 8,8 12 24 863 335

Linioj

Premetro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj