Michel Rocard
Michel Rocard | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Michel Rocard | |||||
Naskonomo | Michel Louis Léon Rocard | ||||
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1930 en Courbevoie | ||||
Morto | 2-an de julio 2016 (85-jaraĝa) en Pitié-Salpêtrière | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Tombo | Monticello vd | ||||
Religio | Kalvinismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Literatura fakultato de Parizo • Lernejo Alzaca • Gimnazio Louis-le-Grand • Nacia Lernejo pri Administrado • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo vd | ||||
Partio | Franca Sekcio de la Laborista Internacio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Yves Rocard vd | ||||
Edz(in)o | Geneviève Poujol vd | ||||
Infanoj | Francis Rocard vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Georges Servet • Michel Servet vd | ||||
Okupo | politikisto • oficisto vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michel Rocard (prononcu miŝel rokar), naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1930 en Courbevoie (Seine), mortis la 2-an de julio 2016 en Parizo estis franca politikisto, ano de la Socialisma Partio.
Socialisma aktivulo ekde 1949, li estis la kandidato de la Unuigita Socialisma Partio (PSU) en la baloto por la prezidanto en 1969, poste li aliĝis al la Socialisma Partio (PS) en 1974. Ĉefministro de junio 1988 ĝis majo 1991 sub prezidanteco de François Mitterrand, poste li fariĝis la unua sekretario de la socialista partio de 1993 ĝis 1994, eŭropa deputito de 1994 ĝis 2009 kaj senatano de 1995 ĝis 1997.
Esperanto
Li estis, en 1979, unu el la prezentintoj de leĝpropono favore al Esperanto :
Leĝpropono n° 1550 "celanta inkludi la internacian lingvon Esperanto en la duagrada kaj supera instruado kiel elektebla lingvo" (registrita la 19an de decembro 1979 ĉe la prezidejo de la Nacia Asembleo), prezentita fare de s-roj Laurain, Boucheron, Marchand, Madrelle, Pourchon, Rocard, Vivien kaj la membroj de la socialista grupo kaj samtendencaj.
Tamen, kelkajn jarojn poste, kiam li estis ministro pri agrikulturo, li skribis ke estas pli urĝaj aferoj. Al revuo li respondis ke ĉiu studento devus esti almenaŭ seplingva ...