Mihály Viola
Mihály Viola | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1922 en Ács |
Morto | 25-an de marto 1981 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Rákospalota Cemetery (en) ![]() ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1946) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Mihály Viola [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Viola Mihály estis hungara aktoro.
Mihály Viola[1][2] naskiĝis la 22-an de junio 1922 en Ács, li mortis la 25-an de marto 1981 en Budapeŝto.
Biografio
Mihály Viola akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatro en 1946. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Művész, poste en diversaj ĉefurbaj teatroj kaj ankaŭ en Győr. Inter 1954-1981 li estis membro de Gaja Scenejo, kie li havis plej ofte komikajn rolojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Oberon
- Gyula Illyés: Fáklyaláng - Lajos Kossuth
- George Bernard Shaw: Mrs Warren's Profession - Frank
Lia kina filma rolo
- A halhatatlan légiós (1971) - biciklanta soldato
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
- És Ön mit tud? (1962)
- A szüzek városa (serio, 1973)
- Cigánykerék (1978) - direktoro