Mikófalva
Mikófalva [mikOfalva] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Bélapátfalva.
Bazaj informoj
- Areo: 14 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0578/20.3221
- Loĝantaro: 810
- Poŝtkodo: 3344
- Telefonprefikso: 36
Geografio
Mikófalva situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Füzesabony-Putnok. Bélapátfalva troviĝas 2, Borsodnádasd 11, Eger, Ózd kaj Pétervására po 22 km-ojn.
Historio
Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. Trifoje incendioj, en 1900 kaj en 1912 inundoj okazis.
Laŭ la popolnombrado en 1910 oni komutis en la vilaĝo 1136 homojn (ĉiuj hungaroj), inter ili estis romkatolikoj 1121.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1757
- protektata monto
- malnova domo de forĝisto
Famulo
- filmisto Félix Máriássy naskiĝis en 1915