Milena Hübschmannová
Milena Hübschmannová | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1933 en Prago |
Morto | 8-an de septembro 2005 (72-jaraĝa) en Kameeldrift |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Lingvoj | ĉeĥa • cigana • germana • angla • franca • rusa • hindia • Hindustana • bengala • tamila |
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | verkisto etnografo tradukisto lingvisto universitata instruisto hindologo Romologist (en) |
Milena HÜBSCHMANNOVÁ (naskiĝis la 10-an de julio 1933 en Prago, mortis la 9-an de septembro 2005 en Sud-Afrika Respubliko) estis eminenta ĉeĥa ciganistino, kiu faris tre multe por emancipiĝo de romaoj.
Ŝi studis en Universitato de Karolo en Prago la hindan, urduan kaj bengalan lingvojn, poste komencis interesiĝi pri la cigana lingvo, nome pri ĝia ĉefa branĉo, la romaa. Ŝi eklernis la lingvon inter la romaoj, fondis la ĉeĥan romaistikon kaj gvidis ĝian katedron. Ŝi prilaboris la romaajn fabelojn, ĉeĥan-romaan kaj romaan-ĉeĥan vortaron kaj plurajn aliajn verkojn.