Konskripcio
Legendo |
---|
|
Konskripcio, armea fakvorto por deviga soldatservo aŭ deviga armeservo, estas sistemo trudita de registaro al civitanoj partopreni en aŭ civila servo aŭ soldatservo, kiu estas ekzistanta ekde la romia imperio. Tie, legianoj devis servi 20 jarojn. Kompreneble, soldatservo aŭ armeservo ne nepre signifas soldatecon en milito, sed tiu risko ĉiam estas. Tial la nomigo deviga militservo priskribas nur la plej ekstreman formon de konskripcio.
Homo, kiu estas leĝe devigata servadi en ŝtata armeo, plej ofte juna viro ĵus plenaĝa, estas nomata rekruto aŭ konskripto.
Nun kelkaj landoj havas devigan militservon, kiu povas daŭri de 165 tagoj (en Finnlando) ĝis 3 jaroj. Aliaj landoj havas profesiajn armeojn en kiuj la soldatoj servas laŭ kontraktoj, t.e. mem elektas tian karieron. Multaj landoj konskripcias ne pli ol 20% de la junuloj kaj kombinas konskripcion kun grandparte profesia armeo.
Rajto rifuzi militservon
En multaj landoj junuloj rajtas rifuzi la militservon. Ili anstataŭ tio devas ofte servi civilan servon.
En la Franca respubliko, post plursemajna fasto-striko fare de Louis Lecoin, junuloj en la jaro 1963 akiris rajton je nearmita servo, pro konscienceca obĵeto. Tiu civila servo daŭris du jarojn anstataŭ unu sola. En tiu lando, ekde 1996 la armeo profesiiĝis kaj la soldatservo estas provizore finita.
Konskripcio de virinoj
Malmultaj landoj postulas konskripcion de virinoj.
En 1951 estis nur 4 landoj, kiuj varbis virinojn por deviga servo: Ĉilio, Pakistano, Turkio kaj Israelo.
En Svedio okazis deviga konskripcio de kuracistoj, dentistoj kaj flegistinoj. Diversaj landoj enmetis en siajn leĝojn la eblon konskripti virinojn dum milita tempo.
Ekde januaro 2015 ekzistas deviga konskripcio por virinoj en Norvegio, kaj ĝi estas la sola lando en NATO, kiu tenas devigan konskripcion por virinoj. [1] Nord-Koreio ankaŭ postulas devigan konskripcion ekde 2015 [2].
En marto 2017, la sveda registaro anoncis la revenon de deviga militservo post kiam ĝi estis nuligita sep jarojn antaŭe, kaj ke la deviga militservleĝo validas ankaŭ por virinoj.
Eksteraj ligiloj
- pri la historio de militservo (germanlingve) Arkivigite je 2008-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
- Konscienceca obĵeto
- senperforta rezisto
- Unio de Komitato de Soldat-patrinoj de Rusio, pri movado en Rusio kontraŭ perforta kaj kontraŭvola deviga soldatservo
- "Pikniko sur la batalkampo" - klare kontraŭmilita teatraĵo de du malamikaj soldatservuloj, kiu laŭ la aŭtoro mem "montras la absurdaĵon de milito"
- "En okcidento nenio nova", kontraŭ-milita romano de Erich Maria Remarque aperinta en 1929
Referencoj
- ↑ Universal Conscription, 11 June 2015
- ↑ Choi Song Min, North Korea introduces 'mandatory military service for women', The Guardian, January 31, 2015
Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj |