Parko Mill Ends, la plej eta parko el la mondo, somero 2007.
Mill Ends Park (Esperante, Parko Mill Ends) en Portlando, Oregono, Usono, estas parketo, kiu kreiĝis je Tago de Sankta Patriko, 1948, por kolonio de leprekono, kaj helika vetkurejo. Ĝi estas la plej eta parko el la mondo, laŭ Guinness-libro de rekordoj. La parko estas cirklo, kiu estas 0,61 m larĝa, kaj havas kompletan areon de 0,292 m².