Miloslav Rybín

Miloslav Rybín
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1926 (1926-10-13)
en Partizánska Ľupča
Morto 11-an de novembro 1995 (1995-11-11) (69-jaraĝa)
en Liptovský Mikuláš
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miloslav RYBÍN (naskiĝis la 13-an de oktobro 1926 en Partizánska Ľupča - mortis la 11-an de novembro 1995 en Liptovský Mikuláš) estis slovaka esperantisto, kiu instruis per Cseh-metodo kaj aktivadis en Esperanto-movado en Slovakio kaj en Liptov-regiono.

Gravaj vivodatoj

  • 13. 10. 1926 – naskiĝis en la civito Partizánska (Nemecká) Ľupča
  • 1933 – 1939 – vizitadis Popolan lernejon en P. Ľupča
  • 1939 – 1942 – vizitadis Urban lernejon en la urbo Liptovský Mikuláš
  • 1943 – 1944 – ellernis ĉe sia patro barbistan metion
  • 1944 – dum Slovaka nacia ribelo aktive helpis en la partizana malsanulejo
  • 1945 – 1948 – laboris kiel barbista helpanto
  • 1946 – komencis lerni Esperanton
  • 1947 – membro de Slovaka Esperanta Asocio kaj Universala Esperanto-Asocio
  • 1948 – 1950 – militservo
  • 1950 – 1966 – laboris kiel barbisto kaj poŝtisto en la civito P. Ľupča
  • 1950 – 1964 – vizitado de someraj Esperanto-lernejoj
  • 1963 – geedziĝo kun Melánia Halahijová
  • 1964 – naskiĝo de filo Peter
  • 1964 – kunfondinto kaj sekretario de Esperanta rondeto ĉe la Muzeo de Janko Kráľ en urbo Liptovský Mikuláš
  • 1964 – lektoro de Esperanto ĉe Distrikta kleriga centro en urbo Liptovský Mikuláš
  • 1966 – 1981 – laboro kiel gvidanto de la Poŝtoficejo en la civito Demänovská Dolina
  • 1966 – membro de la Regiona konsilantaro por Esperanto ĉe Regiona kleriga centro en urbo Banská Bystrica
  • 1969 – kunfondinto kaj funkciulo de Asocio de Esperantistoj en Slovaka socialisma respubliko (AE SSR)
  • 1978 – partoprenis 63-an Universalan kongreson en urbo Varna
  • 1980 – ricevis Arĝentan insignon de AE SSR
  • 1980 – ricevis aprobon por instruado de Esperanto
  • 1981 – membro de la Ekzamena komisiono ĉe AE SSR
  • 1981 – dumviva membro de AE SSR
  • 1981 – apopleksio
  • 1982 – ricevis Honoran rekonon de Ĉeĥoslovaka poŝto
  • 1987 – ricevis Oran insignon de Slovakia Esperanto-Asocio
  • 1989 – ricevis altan honorigon Modela laboranto de kulturo de ministro por kulturo de SSR
  • 11. 11. 1995 – mortis en urbo Liptovský Mikuláš

Fonto

  • Ján Vajs: Enkorpigita toleremo,por LEK eldonis Espero 2006.

Eksteraj ligiloj