Minerala lano
Minerala lano (aŭ Minerala vato) estas nomataj izolaĵoj (vidu ankaŭ varmoizolaĵo) el vitrolano kaj ŝtonlano. Minerala lano estas tre efika, nebrulema izolaĵo. Ĝi estas uzebla de la kelo ĝis la tegmento en konstruaĵoj kaj kiel izolaĵoj en industriaj instalaĵoj. Ŝtonlanoj estas uzataj en la senagra hidrokulturo pro plantokultivado. Gravaj produktaj firmaoj estas Compagnie de Saint-Gobain, Ursa, Rockwool, la DBW-grupo kaj la Knauf Insulation GmbH.
La ŝtonlano estas pli rigida, koste produktebla, transportebla (pro la granda memmaso), nekunpremebla ol la vitrolano. La ŝtonlano ne fandas, fajrotoleras, sed ĝi kaŭzas jukadon sur la homa haŭto, tiel oni devas san plenvesti, antaŭ trakti ĝin. La mineralaj lanoj estas danĝeraj, se oni enspiras ties fragmentojn kaj eniras la pulmon.
Farado
Por la farado de minerallano ekzistas tri bazajn metodojn: la „tirado“, la „blovado“ kaj la centrifugado. Hodiaŭ oni ofte kombinas la metodojn.
Ĉe ĉiu metodo la krutmaterialoj estas fanditaj per temperaturoj inter 1.200 kaj 1.600 grado Celsius.
Energibezono
La farado de minerallano bezonas multe da energio. Laŭ la germana „Gütegemeinschaft Mineralwolle e.V.“ (komunaĵo minerallano r.a.) tio estas:
- ŝtonlano: bezono de primara energio de 150–400 kWh/m³
- vitrolano: bezono de primara energio de 250–500 kWh/m³
- (por la komparo: polistirola partikula ŝaŭmo (EPS) 200–760 kWh/m³;
polistirola ekstruda ŝaŭmo (XPS) 450–1000 kWh/m³)[1]
Krutmaterialoj
- vitrolanaj fibroj
- ĝis 70 % uzita vitro
- sablo
- kalkŝtono
- Natria karbonato
- 0,5–7 % liganso (ekzemple fenoplasto)
- 0,5 % mineraloleo por ligi la polvon
- ŝtonlanaj fibroj
La ŝtonaĵoj estas venas de subĉiela ekspluato.
Ecoj
Minerallano kontraŭstaras ŝimon, putrado kaj fibestojn. Ŝtonlano rezistas temperaturon ĝis 1000 °C . Vitrolano ĝis ĉ. 700 °C.
Ŝtonlano havas akustikan izolitecon kiel vitrolano. [2] Ŝtonlano solviĝas biologie en la homaj plolmoj kaj tial ĝi estas ne minacas la sanon.
Mediaj aspektoj kaj traktado de la rubo
La ŝtonaĵoj venas el subĉielaj ŝtonminejoj. Tio havas influon al la naturo kaj prjzaĝo.
Vitrolano kaj ŝtonllano estas deponeblaj.
Similaj materialoj
- vitrofibroj
- ŝaŭmvitro
Referencoj
- ↑ Polystyrolpartikelschaum (EPS)/Polystyrolextruderschaum (XPS) In: waermedaemmstoffe.com, abgerufen am 20. Oktober 2013
- ↑ "Neuere Produkte, die als „biolöslich“ gekennzeichnet sind, haben eine Halbwertszeit von etwa 60 Tagen. Alte Steinwolle-Fasern haben eine höhere Biopersistenz (Beständigkeit) und eine Halbwertszeit von ca. 300 Tagen. In: waermedaemmstoffe.com, abgerufen am 20. Oktober 2013
Eksteraj ligiloj
- Künstliche Mineralfaserdämmstoffe
- Handlungsanleitung zum Umgang mit Mineralwolle der BG Bau Arkivigite je 2014-12-23 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 933 kB)
- Mineralfaser-Infos des bayerischen Landesamtes für Umwelt (595 kB; PDF)
- 50 Antworten zur modernen Dämmung der RAL Gütegemeinschaft Mineralwolle e. V. Arkivigite je 2014-12-22 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 4 MB)