Kun komerca haveno, Mitileno akiris sian plej grandan prosperecon dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj a.K., malpliiĝanta en la Mezepoko. Inter la jaroj 1462 kaj 1912 estis okupita de la turkoj. Nuntempe havas fabrikojn de tabako, teksaĵoj kaj ledo. Ĝi havas loĝantaron de proksimume 36 000 loĝantoj. Ĝi estas ĉirkaŭita de fekunda tero. Estas montoj norde kaj okcidente de la urbo.