Mollis
Mollis | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Glaruso |
Komunumo(j) | {komunumo} |
Geografia situo | CH1903: 724272 / 217172 (mapo)47.0938888888899.0755555555556Koordinatoj: 47° 6′ N, 9° 5′ O; CH1903: 724272 / 217172 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3143 |
Areo | 21,83 km² |
Alteco | 433 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8753 |
Mollis estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 3 143 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Mollis estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.
Geografio
Mollis situas ĉe la orienta bordo de la rivero Linth, kiu post la vilaĝo en kanalo, kiu nomiĝas laŭ ĝia arkitekto Escherkanalo, alfluas al Valenlago, kies okcidentan pinton la iama komunuma teritorio atingas. La nordan limon de la komunumo formas Linth-Kanalo, kiu elfluas el Valenlago kaj ĝin konektas kun la Lago de Zuriko. La orientan limon de la eksa komunumo formas la montokresto Nüenchamm kaj en sudoriento Fronalpstock, kies kulmino kun alteco de 2124 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. La setlejoj de Mollis praktike kunkreskis kun Näfels, la du vilaĝojn disigas nur la rivero.
Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo
La iama komunumo Mollis limis en nordo al Weesen, en oriento al Filzbach, en sudo al Ennenda, en sudokcidento al Netstal, en okcidento al Näfels, en nordoriento al Oberurnen, kaj en nordnordoriento al Niederurnen.
Monda naturheredaĵo
Mollis, fakte ĝia orienta montara parto, apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Trafiko
Mollis estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭto- kaj aŭtobuslinioj. La stacidomo de la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rapperswil tra Uznach kaj Glaruso al Linthal situas aliflanke de la rivero en Näfels. En la nordo de la komunumo sur la teritorio de la iama komunumo Mollis situas la stacidomo de Weesen, ĉe la trajlinio de Zuriko ak Koiro respektive Buchs. Tra molis en nordo ankaŭ pasas la svisa aŭtovojo A3, al kiu la komunumo posedas ankaŭ propran alveturejon.
En la ebenaĵo oriente de Linth en la sudo de Mollis situas la iama armeaerodromo, kiu nuntempe estas civile utiligata. Ĝia ICAO-Kodo estas LSMF. En la jaro 1923 Walter Mittelholzer alteriĝis en Mollis.
Historio
La unua dokumenta mencio de Mollis datiĝas el la jaro 1288.[1]
De 1438–1798 Mollis apartenis al la Sejnorejo Windegg, la tiel nomita Gaster-Distrikto, kiu estis komune regata teritorio de la Svisa Ĵurkomunumo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi apartenis al la Kantono Linth kaj ek de 1803 Mollis estas komunumo de Kantono Glaruso.
Kadre de la glarusa komunumreformo la komunumo Mollis estos kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun la komunumoj Bilten, Filzbach, Mühlehorn, Näfels, Niederurnen, Oberurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.
Vidindaĵoj
En la domo Zwickyhaus vivis dum 6 jaroj Anna Göldi, kiu estis de la glarusa justico post ŝajnproceso en la jaro 1782 murdita kiel sorĉistino post ŝajnproceso. Tio estis la lasta sorcixta proceso en Svislando. En Zwickyhaus troviĝas hodiaŭ Anna-Göldi-Muzeo.
Famuloj
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Mollis
- Mollis en la Historia Leksikono de Svislando
- Aerodromo Mollis Arkivigite je 2014-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
Bildoj
-
Rigardo de Amden al Valenlago al la direkto de Mollis (inter Escherkanalo kaj Linthkanalo) kaj Wesen (dekstre de la Linthkanalo)
-
Protestanta preĝejo
-
Aerodromo de Mollis
-
Faktrabdomo en la vilaĝocentro de Mollis
|