Moluka amaŭrornito
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Moluka amaŭrornito, Amaurornis moluccana
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
A. moluccana Wallace, 1865 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Moluka amaŭrornito (laŭ la latina scienca nomo Amaurornis moluccana, sed ankaŭ Helventra amaŭrornito) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas indiĝena de Molukoj, Aŭstralio, Nov-Gvineo, Bismarkoj kaj Salomonoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.
Aspekto
La Moluka amaŭrornito estas mezgranda ralo 25 ĝis 30 cm longa,[1] flugillongo de 140 ĝis 155 mm, bekolongo de 28 ĝis 33 mm, kaj pezante inter 150 kaj 210 gramojn.[2] Ĝi havas malhelan bluecgrizan korpon, brunajn flugilojn kaj voston.[3] Ĝiaj palkoloraj pugo kaj subvosto estas diverse priskribitaj kiel sablokoloraj,[2] ruĝecbrunaj,[1] sablokoloraj[4] aŭ ruĝecbrunaj.[3]
La beko estas karakteriza citronverda kun oranĝruĝa fronta ŝildo dum reproduktado kaj pli senkolora verda sen ruĝa koloro kiam ne reproduktiĝas.[2][1] La kruroj estas olivec-flavaj kaj la okulo malhela.[2] Ne estas ŝajna diferenco inter seksoj. Junuloj estas pli palaj.[2]
Taksonomio kaj sistematiko
La Moluka amaŭrornito estas membro de la familio de Raledoj kiu inkludas nombrajn diversajn genrojn. La genronomo Amaurornis (Reichenbach 1853) devenas el la grekaj vortoj por malhela, amauros, kaj por birdo, ornis.
La specinomo Amaurornis moluccana (Wallace, 1865)[5] signifas "Moluka malhela birdo" kaj referencas al dekomenca malkovro en la Molukaj insuloj, Indonezio.[6]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Pale-vented Bush-hen - profile | NSW Environment, Energy and Science. Alirita 2021-02-09 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Menkhorst, Peter. (2017) The Australian Bird Guide. Clayton, Vic: CSIRO Publishing. ISBN 978-0643097544.
- ↑ 3,0 3,1 Pale-vented Bush-hen - eBird (angle). Alirita 2021-02-09 .
- ↑ Slater, Peter. (2009) The Slater Field Guide to Australian Birds, 2‑a eldono, London, Sydney, Auckland: Reed New Holland, p. 166–167. ISBN 9781877069635.
- ↑ (1865) “Descriptions of new birds from the Malay Archipelago.”, Proceedings of the Zoological Society of London 1865, p. 474–481.
- ↑ Fraser, Ian. (2019) Australian Bird Names: Origins and Meanings. Clayton South, Vic: CSIRO Publishing, p. 41–43. ISBN 9781486311637.
|