Monta pavofazano
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Monta pavofazano
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Polyplectron inopinatum (Rothschild, 1903) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La monta pavofazano, Polyplectron inopinatum estas mezgranda, ĝis 65 cm longa, nigrecbruna fazano kun malgrandaj okulformaj makuloj ocelli kaj longaj gradecaj vostoplumoj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La masklo havas metalecajn bluajn ocelli en supraj partoj, verdaj ocelli en vosto de 20 plumoj kaj du spronojn en kruroj. La ino havas nigrajn ocelli en supraj partoj, senspronajn krurojn kaj voston de 18 plumoj. La ino estas pli malgranda kaj senkolora ol la masklo. Temas pri specio kun seksa duformismo.
Timida kaj kaŝema birdo, la Monta pavofazano estas distribuata kaj endemia en montaj arbaroj de centra Malaja Duoninsulo. Ties dieto konsistas ĉefe el beroj, skaraboj kaj formikoj.
Analizoj pri DNA konfirmas, ke tiu specio apartenas al klado kun la bronzvosta pavofazano, sed ankaŭ kun la kontinentaj specioj la germajna pavofazano kaj la griza pavofazano (Kimball et al. 2001).
Tiu molekula informo sugestas – kvankam ne tre fidinde – ke tiu specio diverĝis el kontinenta birdaro pli frue ol la bronzvosta pavofazano. Tio estas tre riska, ĉar ties biogeografio kaj devena plumaro, kaj la fakto ke temas pri duoninsula monta endemio indikas ke ĝi devenas el malgranda fondopopulacio; tio povus konfuzi molekulajn analizojn. Kio ŝajnas klara estas ke la nuna specio evoluis el kontinenta birdaro de sudorienta Azio, probable dum fina plioceno al komenca pleistoceno (antaŭ 3.6-1 mj[1]). La unika bildo de flugiloj kaj vosto estas, male al delonga supozo fakte mempomorfo, kaj la suda specio de tiu klado - iam separata en la genron Chalcurus - estas probable ne la plej proksima parenco.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio kaj limigita teritorio, la monta pavofazano estas pritaksata kiel vundebla fare de la IUCN Ruĝa Listo de minacataj specioj. Ĝi estas listita en apendico III de CITES en Malajzio.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Polyplectron inopinatum. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 31a Oktobro 2006. Vundebla.
- Kimball, Rebecca T.; Braun, Edward L.; Ligon, J. David; Lucchini, Vittorio & Randi, Ettore (2001): A molecular phylogeny of the peacock-pheasants (Galliformes: Polyplectron spp.) indicates loss and reduction of ornamental traits and display behaviours. Biological Journal of the Linnean Society 73(2): 187–198. HTML resumo Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
- ↑ Notu, ke la molekula mezuro uzata de Kimball et al. (2001) estas nune konsiderata maltaŭga, ĉar ĉirkaŭkalkulas tro malalte la Kokoformajn birdojn.
Eksteraj ligiloj
- ARKive - Bildoj kaj filmetoj de la Monta pavofazano (Polyplectron inopinatum) Arkivigite je 2006-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Red Data Book Arkivigite je 2006-06-15 per la retarkivo Wayback Machine
|