Montaro Visegrád
Montaro Visegrád | |||
---|---|---|---|
![]() Rigardo de Dobogó-kő al la Danuba genuo
| |||
montara sistemo • mezoregiono de Hungario | |||
Plej alta supro | Dobogó-kő (699 m) | ||
Situo | Komitatoj Pest, Komárom-Esztergom, Hungario | ||
Montaro | Norda Mezmontaro | ||
Geografia situo | 47° 45′ N, 18° 58′ O (mapo)47.75777777777818.973333333333Koordinatoj: 47° 45′ N, 18° 58′ O (mapo) | ||
| |||
Mineraloj | Andesito, Piroklastiko | ||
Montaro Visegrád estas pitoreska montaro en Hungario en nordorienta Transdanubio, en Pest kaj Komárom-Esztergom inter Pilis kaj Börzsöny.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b4/HU_mesoregion_6.1._Visegr%C3%A1di-hegys%C3%A9g.png/220px-HU_mesoregion_6.1._Visegr%C3%A1di-hegys%C3%A9g.png)
Bazaj informoj
- Plej alta montopinto: Dobogó-kő (699 m)
- Geologio: vulkana andezito el la mioceno
La nomdonanto estas Visegrád, kiu estis loko de la reĝa kortumo.
La montaro Visegrád naskiĝis same, kiel Börzsöny. Baldaŭe Danubo disigis la du montarojn. La montaro Visegrád ne havas riverojn sed multajn kavojn. La montaron kovras kverkoj, fagoj, karpenoj, kie vivas ekzemple gufoj, tatarfalkoj, korvoj, vespertoj. Ĉiuj montoj estas ŝatataj ekkursejoj, diversaj turistaj vojetoj havas reton. Montopinto Dobogókő vintre estas ankaŭ skiejo.
Galerio
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/Dobog%C3%B3-k%C5%91_Danube_Band.jpg/500px-Dobog%C3%B3-k%C5%91_Danube_Band.jpg)
Larĝa panoramo al la Danubo el la plej alta punkto