Monterrubio de la Demanda
Monterrubio de la Demanda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09615 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 58 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 9′ N, 3° 7′ U (mapo)42.148055555556-3.1125Koordinatoj: 42° 9′ N, 3° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 210 m [+] | ||
Areo | 15 km² (1 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Monterrubio de la Demanda [+] | |||
Monterrubio de la Demanda [monteRUbjo deladeMANda] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, lime kun Rioĥo. La loknomo Monterrubio de la Demanda estas komprenebla kiel Hela Monto de la Demanda, alude al la komarko kaj montaro.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 58 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 73 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), minado de kupro kaj migra brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejo, kaj blazondomoj.