Montfaucon-d'Argonne
Montfaucon-d'Argonne | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
la preĝejo sankta Laŭrenco de Montfaucon konstruita en 1929
| |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | ![]() | ||||
Historia regiono | ![]() | ||||
Departemento | ![]() | ||||
Arondismento | Verdun | ||||
Kantono | Clermont-en-Argonne | ||||
INSEE kodo | 55346 [+] | ||||
Poŝtkodo | 55270 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 276 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 16′ N, 5° 8′ O (mapo)49.2716666666675.1325Koordinatoj: 49° 16′ N, 5° 8′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 280 m [+] | ||||
Areo | 23,61 km² (2 361 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
| |||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5b/Montfaucon_Ruines_de_la_collegiale_Saint-Germain.jpg/280px-Montfaucon_Ruines_de_la_collegiale_Saint-Germain.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ad/Montfaucon383.jpg/280px-Montfaucon383.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Map_commune_FR_insee_code_55346.png/280px-Map_commune_FR_insee_code_55346.png)
Montfaucon-d'Argonne - franca prononco laŭ sistemo IFA [mɔ̃fok'ɔ̃ daʁɡ'ɔn], "monto de falkoj en la regiono Argonne" - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Meuse - prononco [møz], por diferencigo de la france samnoma rivero Mozo[1] en Esperanto nomata Mozio[2] - en la historia kaj kultura regiono Loreno[3] kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 276 loĝantoj sur areo de 23,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Verdun kaj al la kantono Clermont-en-Argonne.
Geografio
Montfaucon-d'Argonne situas en la sudoriento de la pejzaĝa regiono Argonne, proksimume 21 kilometrojn nordokcidente de Verduno. Montfaucon-d'Argonne estas ĉirkaŭita de la najbaraj komunumoj Nantillois en la nordo, Septsarges en la nordoriento, Cuisy en la oriento, Malancourt en la oriente kaj sudoriente, Avocourt en la sudo, Véry en la sudokcidento kaj okcidento kaj Epinonville en la okcidento kaj nordokcidento.
Historio
Balderiko de Kolonjo, franka filo de aŭstrazia reĝo, laŭdire fondis ĉi tie abatejon de Sankta Germanus el Autun antaŭ 630, de kiu post la Unua Mondmilito estas nur restaĵoj de la muro. La restaĵoj de la sanktulo, honorigitaj fare de francaj katolikoj, nun ripozas en la preĝejo sankta Laŭrenco de Montfaucon konstruita en 1929. Monaĥejo en Montfaucon estas menciita en la franka Traktato de Meerssen en 870, kiam ĝi estis asignita al la nova imperio de Karlo la Kalva, la Okcidentfranka imperio.[4] La 24-an de junio 888, okcidentfrankaj trupoj sub Eŭdo la 1-a venkis ĉi tie la vikingojn (normandojn).
Antaŭ la fino de la Unua Mondmilito, la usonaj ekspediciaj trupoj trarompis la defendajn poziciojn on de la germana imperia armeo en la ofensivo de Meuse-Argonne en oktobro 1918 kaj prenis Montfaucon post kiam antaŭa atako fine de septembro malsukcesis kun gravaj perdoj de la usona armeo.
Notoj
- ↑ artikolo pri la rivero Mozo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ la normiga "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" de la asocio SAT-Amikaro (la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda) dokumentigas la nomon Mozio (pli granda bildo de la normiga mapo, esperante)
- ↑ artikolo Loreno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ Regesta Imperii, I., n-ro 1480