Montpasejo Pordoi

Pordoi
Ŝoseo trans la montpasejo (maldekstre la montaro Saslonch
montpasejosetlejo
Alteco 2239 m
Geografia situo 46° 29′ N, 11° 49′ O (mapo)46.487511.8125Koordinatoj: 46° 29′ N, 11° 49′ O (mapo)
Pordoi (Trentino-Sudtirolo)
Pordoi (Trentino-Sudtirolo)
DEC
Pordoi
Pordoi
Situo de Pordoi
Pordoi
Lando Italio
Montaro Dolomitoj
Akvodislimo inter Avisio→Adiĝo

kaj Cordevole → Piave

Ligas Canazei kaj Arabba
Infrastrukturo Paseja ŝoseo
vdr

La montpasejo Pordoi ( ladine: Jouf de Pordoi, itale Passo Pordoi, germane Pordoijoch) estas montopasejo en la Dolomitoj, kiu je altitudo de 2239 m ligas la ladinajn valojn Fassa (Trentino) kaj Fodom (Venetio).

Priskribo

La pasejo estas ĉirkaŭata de la montaro Saslonch (3181 m) en nordokcidento, de la Sellagrupo en la nordo kaj de la norda parto de Marmolada-grupo en la sudo.

Historio

La ŝoseo trans la montpasejo estas parto de la Granda Ŝoseo de la Dolomitoj, kiu en ĉi tiu parto, estis finkonstruita en 1905. Jam en 1902 estis konstruita la unua ĉaleto de la tiama Germana kaj Aŭstra Alpa Klubo. Poste sekvis la hoteloj Savoia kaj Pordoj ĝis nun funkciantaj.

La evoluo de turismo estis interrompita de la Unua Mondmilito, dum kiu la areo iĝis batalkampo inter la aŭstraj kaj italaj trupoj.

Nuntempe vojeto kondukas de la montpasejo al memorejo kun tombejo, kie estas entombigitaj 8582 soldatoj de la Unua kaj 847 soldatoj de la Dua Mondmilito.

En la 1950-aj jaroj komenciĝis nova turisma evoluo de la areo. En 1962 estis konstruita la unua aertelfero al Sass Pordoi. Poste sekvis aliaj telferoj.

Turismo kaj sporto

La montpasejo Pordoi konsistigas kune kun la montpasejoj Sella, Gardena kaj Campolongo la tiel nomatan Sella Rondon ĉirkaŭ la Sellagrupo.

Dum la vintro la areo estas parto de la tutregiona skiareo Dolomiti Superski. Dum somero la montpasejo estas alstrebata celo de multaj biciklistoj.

Ekvido de la montpasejo Pordoi orienten