Mora (Svedio)
Mora estas municipo en regiono Dalekarlio de centra Svedio. Ĝi havas proksime 20.132 loĝantojn. Mora estas la cel-loko de la ĉiu-jara Vasa-kuro.
Naskiĝloko
Mora estas la naskiĝloko de:
- Einar Adamson – sveda esperantisto
- Magnus Aronson – filmisto kaj artisto, kiu nun loĝas en Londono.
- Anders Zorn - pentristo
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Mora