Moskva urba dumao

Moskva urba dumao
Kunsidejo de Moskva urba dumao (Petrovka, 22).
Kunsidejo de Moskva urba dumao (Petrovka, 22).
regiona parlamento de Rusio
City Duma (en) Traduki
unuĉambra parlamento Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 55° 45′ 52″ N, 37° 37′ 2″ O (mapo)55.76450337.61722Koordinatoj: 55° 45′ 52″ N, 37° 37′ 2″ O (mapo)
Lando(j) Rusio vd
Moskva urba dumao (Moskvo)
Moskva urba dumao (Moskvo)
DEC
Lokigo de Moskvo en Rusio
Moskva urba dumao
Agareo

municipal government
• ŝtata administrado

Retejo Oficiala retejo
vdr

Moskva urba dumao (ruse Московская городская Дума, МГД) estas ĉefa (kaj sola) leĝdona organo de Moskvo. Ĝian statuson kaj rajtojn difinas Statuto de Moskvo.

Moskva urba dumao funkcias en Rusio ekde 1993. Ĝi konsistas el 35 deputitoj kaj estas elektata por 5 jaroj.

Antaŭhistorio: en Rusia Imperio

Urba dumao en Moskvo estis fondita en 1785. En 1863 ĝi estis reformita kaj en tiu formo ekzistis ĝis 1917.

Moskva urba dumao en Rusia Federacio

La dumao estis fondita la 24-an de decembro 1993.

Kunvokoj Baloto
1-a, 1993 — 1997 (4 jaroj) 12-a de decembro 1993 (pli detale)
2-a, 1997 — 2001 (4 jaroj) 14-a de decembro 1993 (pli detale)
3-a, 2001 — 2005 (4 jaroj) 16-a de decembro 2001 (pli detale)
4-a, 2005 — 2009 (4 jaroj) 4-a de decembro 2005 (pli detale)
5-a, 2009 — 2014 (5 jaroj) 11-a de oktobro 2009 (pli detale)
6-a, 2014 — 2019 (5 jaroj) 14-a de septembro 2014 (pli detale)

1-a dumao (1993 — 1997)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Moskva urba dumao de 1-a kunvoko.

2-a dumao (1997 — 2001)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Moskva urba dumao de 2-a kunvoko.

3-a dumao (2001 — 2005)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Moskva urba dumao de 3-a kunvoko.

4-a dumao (2005 — 2009)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Moskva urba dumao de 4-a kunvoko.

5-a dumao (2009 — 2014)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Moskva urba dumao de 5-a kunvoko.

7-a dumao (2019 — 2024)

Rifuzo de la aŭtoritatoj en 2019 registri sendependajn kandidatojn de opozicio pretekste de formalaj kialoj kaŭzis en julio 2019 amasajn protestojn kaj manifestaciojn en Moskvo, kiujn akompanis amasaj detenoj de la protestantoj. Responde al tio la opozicia aktivulo Aleksej Navalnij lanĉis kampanjon nomitan Inteligenta voĉdonado, alvokante subteni listigitajn de li opoziciulojn, kiuj sukcesis registriĝi kiel kandidatoj. Finfine la opozicio okupis 20 el 45 lokoj en la dumao.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj