Mosonszentmiklós
Mosonszentmiklós (moŝonsentmikloŝ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Mosonmagyaróvár. El la loknomo oni rekonas Sankta Nikolao.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9154
- Telefonprefikso: 96
- Areo: 31 km²
- Loĝantaro: 2490.
Situo
Mosonszentmiklós situas sur ebenaĵo flankovoje inter Győr, Csorna kaj Mosonmagyaróvár. La aŭtoŝoseo M1 kaj fervojo inter Budapeŝto kaj Vieno estas ne tro for.
Historio
En 1919 aldoniĝis al Aŭstrio malvasta koridoro, nomata Burgenland el Hungario, kiu estas tie pli vasta. La vilaĝo situis pli proksime al la landlimo.
Vidindaĵo estas sur holmo la romkatolika preĝejo kune kun 2 apudaj kapeloj.
Famuloj
En Mosonszentmiklós naskiĝis monaĥo Damján György Vargha.