Mother!
Mother! | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Mother! |
Originala lingvo | usona angla lingvo |
Kina aperdato | 14 sep. 2017, 29 sep. 2017, 5 sep. 2017, 6 sep. 2017, 13 sep. 2017, 2 nov. 2017, 19 okt. 2017 |
Ĝenro | mistera filmo, drama filmo, horora filmo, suspensa filmo |
Kameraado | Matthew Libatique |
Reĝisoro(j) | Darren Aronofsky |
Scenaro | Darren Aronofsky |
Loko de rakonto | Misisipio |
Muziko de | Jóhann Jóhannsson |
Rolantoj | Jennifer Lawrence • Javier Bardem • Ed Harris • Michelle Pfeiffer • Domhnall Gleeson • Brian Gleeson • Kristen Wiig • Jovan Adepo • Stephen McHattie • Emily Hampshire • Laurence Leboeuf |
Produktinta firmao | Protozoa Pictures Paramount Pictures |
IMDb | |
Mother! (ankaŭ mother!, Patrino!) estas usona psikologia hororfilmo[1] de 2017 verkita kaj reĝisorita de Darren Aronofsky, en kiu stelulas Jennifer Lawrence, Javier Bardem, Ed Harris, Michelle Pfeiffer, Domhnall Gleeson, Brian Gleeson kaj Kristen Wiig. La intrigo, iel inspirita el la Biblio, sekvas la historion de virino kies trankvila vivo kun ŝia edzo en kampardomo estas maltankviligita per la alveno de mistera paro.
La filmo premieris la 5an de Septembro, 2017, en la Venecia Internacia Kinfestivalo, kie ĝi estis elektita por konkurenci por la Ora Leono. Oni piblikigis ĝin en Usono fare de Paramount Pictures la 15an de Septembro, 2017. La filmo enspezis 44.5 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde kaj ricevis ĝenerale pozitivajn recenzojn.
Intrigo
Li estas poeto kiu luktas kontraŭ verkoblokado, metas kristalan objekton sur piedestalo kaj bruligita domo transformiĝas en bela domo en edena pejzaĝo. Patrino, edzino kaj muzo de la poeto, vizias strangajn aferojn. Iam, stranga Viro, ŝajne kuracisto, aperas en la domo, petante ĉambron. Li akceptas malvolonte, kaj Patrino same. Poste ili konstatas, ke la Viro estas vundita flanke. La sekvantan tagon, ankaŭ la edzino de Viro, nome Virino, alvenas por ekloĝi. Patrino frustracias pro la invititoj de la Virino, sed Li petas, ke ŝi akceptu iliajn restadon. Kiam Viro kaj Virino rompas hazarde la kristalan objekton, kiun Li malpermesis tuŝi, Li koleras kaj Patrino forigas ilin el la domo, sed antaŭe venas iliaj du gefiloj neatendite kaj kverelas pro la testamento de la patro. La plej aĝa filo, kiu estus ricevonta nenion, grave vundas la malplej aĝan fraton kaj fuĝas.
Geaktoroj kaj roluloj
- Javier Bardem kiel Li.
- Jennifer Lawrence kiel Patrino
- Ed Harris kiel Viro
- Michelle Pfeiffer kiel Virino
- Domhnall Gleeson kiel plej aĝa filo
- Brian Gleeson kiel malplej aĝa frato
- Stephen McHattie kiel Fano
- Kristen Wiig kiel Heraldo
- Emily Hampshire kiel Fool.
Referencoj
- ↑ Mother! (2017). Alirita 8a de Julio, 2024 .
Eksteraj ligiloj
- [1] ĉe IMDb