Movelier
Movelier | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Movelier | |
![]() | |
Preĝejo de Movelier | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Delemonto |
Koordinatoj | 47° 24′ 38″ N 7° 19′ 5″ O / 47.41056 °N, 7.31806 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 38″ N 7° 19′ 5″ O / 47.41056 °N, 7.31806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 386 |
Areo | 8,01 km² |
Alteco | 690 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2812 |
Komunumkodo | 6718 |
![]() | |
Situa mapo de Movelier | |
Movelier (la malnova germanlignva nomo de la komunumo estas Moderswiler) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 386 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
La vilaĝo Movelier situas en alta kaldrono de la monteta kamparo de la norda Ĵuraso proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Delemonto. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,01 km², de kiu 50% estas kovritaj de arbaro, 46% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Movelier limas en nordo al Ederswiler, en nordoriento al Roggenburg (BL), en oriento al Soyhières, en sudo al Mettembert, kaj en okcidento al Pleigne.
Trafiko
Movelier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Roggenburg al Delemonto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Movelier dagiĝas el la jaro 1188 Moderswilre.
Movelier apartenis dum mezepoko al la Grafoj de Thierstein. En la jaro 1454 la episkopo Bazelo aĉetis la vilaĝon, kiu tiel fariĝis unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la Senjorujo Delemonto. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Movelier apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Movelier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|