Mtwara distancas nur 60 km de Lindi, ĉefurbo de la najbara regiono Lindi. Ambaŭ urboj situas ĉe la grava nord-suda ŝoseoDar–Kibiti–Lindi–Mtwara. Alia ŝoseo 600 km longa ligas Mtwara-n okcidenten al Masasi, Songea kaj Mubambo ĉe Malavia Lago. Ĝia marhaveno estas unu el la tri gravaj havenoj de la lando (kun Daresalamo kaj Tanga). Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno (IATA-kodo: MYW) kun pli-malpli regulaj flugoj al Daresalamo.