Muldometala ludilo
La esprimo muldometala ludilo referencas ĉi-tie al ajna ludilo aŭ kolektero produktita per uzado de metalmulda metodo. Tiuj ludiloj estas faritaj el metalo, kun plasta, gumaj aŭ vitraj detaloj. Tute plastaj ludiloj estas faritaj per simila procezo de injekta muldado, sed ambaŭ estas rare konfuzataj. La metalo uzata estas ĉu plumba alojo (ĉe la unuaj ludiloj), aŭ plej ofte Zamako (aŭ Mazako en UR), nome alojo de zinko kun malgrandaj kvantoj da aluminio kaj kupro. Plumbo, iam amplekse uzita por fandometalaj ludiloj, aŭ fero estas malpuraĵoj kiuj devas esti zorge evitataj en tiu alojo, ĉar ili povas produkti zinkomalsanon. Tiuj alojoj estas ankaŭ referencataj foje kiel blanka metalo, kvankam tiuj terminoj estas ankaŭ konfuzataj kun la plumaj ludilalojoj. La plej oftaj muldometalaj ludiloj estas skalmodeloj de aŭtomobiloj, aviadiloj, konstrumaŝinoj, kaj trajnoj, kvankam preskaŭ ĉio ajn povas esti produktita per tiu metodo.
Referencoj
- Ramsay, John. (1993) Catalogue of British Diecast Model Toys, 5‑a eldono, Swapmeet Toys and Models. ISBN 0-9509319-6-9.
- Dujardin, Jacques. (2014) Dinky Toys Encyclopædia. ISBN 978-2-7466-3115-1.
Eksteraj ligiloj
- Diecast.aero models airplanes museum Arkivigite je 2019-06-26 per la retarkivo Wayback Machine angle
- racing43 - Racing Sportscars in 1:43 germane