Muriel Viejo
Muriel Viejo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42148 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 75 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 47′ N, 2° 55′ U (mapo)41.7825-2.9152777777778Koordinatoj: 41° 47′ N, 2° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 090 m [+] | ||
Areo | 11,36 km² (1 136 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Muriel Viejo [+] | |||
Muriel Viejo [muRJEL BJEĥo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomero Viejo (Malnova) estas rilatebla al la apuda loĝloko nune nomata Muriel de la Fuente, kiel pli nova.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 82 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 170 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 40 km de Sorio, provinca ĉefurbo.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 520 hektarojn, nome 46 % de la teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Plej frua mencio, de 1088, sendube temas pri tiu ĉi loko kaj ne de Muriel de la Fuente, kiel pli nova.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo.
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
|