Nacia Universitato de Kujo
Nacia Universitato de Kujo | ||
---|---|---|
![]() Universitata Centro
| ||
publika universitato eldonejo de malfermita aliro ![]() | ||
moto | In spiritus remigio vita La vivo estas en la flugilbato de la spirito | |
Informoj | ||
fondodato | 21-a de marto 1939 | |
Situo | ||
Geografia situo | 32° 52′ 50″ S, 68° 52′ 40″ U (mapo)-32.880434-68.877733Koordinatoj: 32° 52′ 50″ S, 68° 52′ 40″ U (mapo) | |
lando | Argentino | |
urbo | Mendoza | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
La Nacia Universitato de Kujo (oficiale hispane Universidad Nacional de Cuyo, mallongigita kiel UNCuyo aŭ UNCu) estas la ĉefa universitato aŭ centro de alta edukado de la Provinco Mendoza, Argentino. Ĝi estis kreita en 1939 reage al postuloj de Mendoza, kaj de la provincoj San Juan kaj San Luis, kiuj kunformas la regionon Kujo. Tiu regiona ligo daŭris ĝis 1973, kiam ĉiu provinco konstituis sian propran Universitato (nome la Universidad Nacional de San Juan kaj la Universidad Nacional de San Luis respektive), kaj tiel restis la Nacia Universitato de Kujo nur por Mendoza kun la Instituto Balseiro.
En la aktualo ĝi enhavas 12 akademiajn unuojn kun sidejo en la urbo Mendoza (en la Universitata Centro - Parko Generalo San Martín kaj aliaj dependaĵoj) kaj filio San Rafael (provinco Mendoza), krom la Instituto Balseiro kiu funkcias en la urbo San Carlos de Bariloche (provinco Río Negro). Ĝi enhavas ankaŭ la altlernejon de la Universitata Teknologia Instituto kiu proponas teknikan edukadon al sep urboj de la provinco Mendoza. Ĝi havigas edukajn servojn ankaŭ de duaranga nivelo pere de ses mezlernejoj, kaj disponas ankaŭ de departamento de instruado de baza kaj antaŭ-baza niveloj. Ĝi havigas servojn por ĉirkaŭ 44.160 studentojn (2016), fare de 4.071 laboristoj (2005).