Nacisocialisma Virinaro
Nacisocialisma Virinaro | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
virina flanko ![]() | ||
Komenco | oktobro 1931 vd | |
Fino | 10-a de oktobro 1945 vd | |
Lando(j) | Vajmara Respubliko • Nazia Germanio vd | |
Sidejo | Berlino | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/49/Badge_%28AM_1996.71.195-1%29.jpg/220px-Badge_%28AM_1996.71.195-1%29.jpg)
Nacisocialisma Virinaro (germane: NS-Frauenschaft, mallongigo NSF) fondiĝis en oktobro 1931 kiel kunfandiĝo de diversaj naciemaj kaj naziaj povirinaj organizaĵoj. Baldaŭ post NSDAP deklaris ĝin unusola partie agnoskita unuiĝo siaspece. Post potencakiro de la nazioj en 1933, ĝi pli kaj pli iĝis kerna trupo de konvikitaj reĝim-adeptinoj. La ŝirmorganizaĵo, gvidate de februaro 1934 ĝis la fino de la Dua mondmilito fare de Gertrud Scholtz-Klink, nomiĝis Deutsches Frauenwerk (DFW).
En marto 1935 ĝi fariĝis laŭjure partia sekcio de NSDAP; strukturoj ĝiaj orientiĝis pri la politikaj (laŭ govio, distrikto, urbo, ĉelo, bloko ktp.). Pro troa allogo, oni devis en 1936 limi la nombron de la aliĝemuloj, ekzamenotaj laŭ ideologia firmeco kaj nepre kun antaŭa membriĝo je BDM aŭ similaj organizoj. De ĉ. kvar milionoj da organizitaj virinoj apartenis 2,3 uloj al NSF. Minimume po unu devontiga plukleriĝo por monato okazis. Ĉefa ensocia tasko estis la preparo de virinoj je ties tipaj taskoj dommastrumade kaj patrinece. Tiusence ekzistis rekta kaj fruktodona kunlaboro kun la en 1934 fondita Regna Porpatrina Servo.
Pro la specifa ensocia taskaro de ĉi organizo, rekta politika influo estis relative malgranda.
Literaturo
- Christiane Berger: Die Reichsfrauenführerin Gertrud Scholtz-Klink. Zur Wirkung einer nationalsozialistischen Karriere in Verlauf, Retrospektive und Gegenwart. disertacio, Universität Hamburg 2005 (interrete)
- Massimiliano Livi: Gertrud Scholtz-Klink. Die Reichsfrauenführerin. Lit-Verlag, Münster 2005, ISBN 3-8258-8376-0.
- Helmut Lensing: "Hüterinnen der Familie, Erzieherinnen der Jugend und Betreuerinnen der Armen und Kranken – Die NS-Frauenschaft und das Deutsche Frauenwerk in der Grafschaft Bentheim 1929 - 1945", ĉe: Emsländische Geschichte 30/2023, p. 231–323
- Kathrin Meyer: Entnazifizierung von Frauen: die Internierungslager der US-Zone Deutschlands 1945–1952. Metropol, Berlin 2004
- Leonie Wagner: Nationalsozialistische Frauenansichten. Vorstellungen von Weiblichkeit und Politik führender Frauen im Nationalsozialismus, dua eldono, Mensch & Buch Verlag, Berlin 2010, ISBN 978-3-86664-765-7