Nana helogalo el la sabloregiono Sabi de Sudafriko.Common Dwarf Mongoose area
La Nana helogalo (Helogale parvula), foje nomata Nana herpesto, estas malgranda afrika karnovorulo apartenanta al la familio de Herpestedoj aŭ Mungotedoj.
La Nana helogalo estas tipa herpesto: ĝi havas grandan pintecan kapon, malgrandajn orelojn, longan voston, mallongajn krurojn kaj longajn ungojn. Tiu specio povas esti distingata dis de la aliaj herpestoj pro sia grando. Ĝi estas multe pli malgranda ol plejparto de la aliaj specioj (18 al 28 cm, 210 al 350 g); fakte ĝi estas la plej malgranda afrika karnovorulo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.