Naruhito
Naruhito | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
徳仁 | |||||
Naskonomo | 浩宮徳仁親王 | ||||
Naskiĝo | 23-an de februaro 1960 (64-jaraĝa) en Hospital of the Imperial Household | ||||
Religio | ŝintoo vd | ||||
Lingvoj | japana • angla vd | ||||
Loĝloko | Tokia Imperiestra Palaco vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio vd | ||||
Alma mater | Kolegio Merton (1983–1986) Gakushuin Boys' Junior and Senior High School (en) (1972–) Gakushuin Primary School (en) (1966–) Gakushuin Kindergarten (en) (1964–) Universitato Gakuŝuin - historio (–1982) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Imperiestra familio de Japanio vd | ||||
Patro | Akihito vd | ||||
Patrino | Empress Michiko (en) vd | ||||
Gefratoj | Sayako Kuroda (en) kaj Fumihito, kronprinco de Japanio vd | ||||
Edz(in)o | Masako (1993–) vd | ||||
Infanoj | Princino Aiko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko (2019–) aristokrato vd | ||||
Laborkampo | Historio de Japanio kaj historio de transporto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Thames and I vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Imperiestra familio de Japanio | |
---|---|
Imperiestra familio
| |
Naruhito (japane: 徳仁; naskiĝis la 23-an de februaro 1960 en Tokio, Japanio) estas la 126-a Imperiestro de Japanio (2019- ), plej aĝa filo de la imperiestro Akihito kaj la imperiestrino Michiko. Oni evitas nomi vivantan imperiestron kun lia nomo sed nomas lin "Lia Imperia Moŝto la Imperiestro" (天皇陛下 Tennô Heika) aŭ "reganta Imperiestro" (今上天皇 Kinjô Tennô) Lia infana titolo estis Princo Hiro (浩宮 Hironomiya). Lia erao estas Rejŭa (令和).
Li iĝis oficiala kronprinco je sia 31-a naskiĝdatreveno, la 23-an de februaro 1991.
Edukado
Naruhito post siaj historiaj studoj ĉe la universitato Gakushuin ricevis en 1982 la diplomon Bachelor kaj en 1988 Master. De 1983 ĝis 1985 li studis ankaŭ ĉe Merton College en Oksfordo, Anglio.
Geedziĝo kaj familio
Kronprinco Naruhito fianĉiĝis la 19-an de januaro 1993 al Princino Masako. Li jam dufoje faris al la burĝa diplomatfilino geedziĝproponon, antaŭ ol ŝi konsentis. La 9-an de junio 1993 ambaŭ geedziĝis.
La nura infano de la paro, Princino Aiko, naskiĝis la 1-an de decembro 2001. Ĉe ŝia naskiĝo ekis debato en Japanio pri la reguloj de la tronosukcedo, ĉar ĝi malpermesis al virinoj surtroniĝon, kaj la imperiestra familio de 1965 ne plu naskis filojn.