Neagnoskita ŝtato
Neagnoskita ŝtato, aŭ parte agnoskita ŝtato, estas teritorio kies suvereneco ne estas internacie agnoskita de unu, pluraj aŭ de ĉiuj aliaj ŝtatoj malgraŭ la parte aŭ tute sendependa administrado fare de ia organizaĵo, kiu funkcias memstare.
La regionoj iĝas ŝtatoj kiam ili havas la tri elementojn postulatajn por tio laŭ la Internacia Juro: teritorio, loĝantaro kaj memstara registaro. La agnoskado flanke de la Internacia Komunumo nur havas politikan kaj deklaran efekton, sed la ekzistado de ŝtato teorie nur dependas de la volo de la loĝantaro de determinita regiono kiu volas iĝi sendependa socio, sekve, la koncepto "neagnoskita ŝtato" ne neas strikte ĝian ekziston, nur asertas ke ĝenerale, ĝi ne agnoskas la sendependecon aŭ suverenecon, verŝajne pro juraj, politikaj aŭ historiaj aferoj.
Ŝtatoj
Sen ajna agnosko
Tiuj regionoj havas propran ŝtaton de facto, malgraŭ tio ke ili estas konsiderataj internacie kiel parto de agnoskata ŝtato. Tia kazo estas tiu de etnoj kiuj deklaris la sendependecon kaj gajnis militon, sed ties sendependeco estas konsiderata neleĝa fare de la internacia komunumo.
Somalilando, Somalio Situanta inter Etiopio, Ĝibutio, Puntlando kaj la Adena Golfo. En majo 1991, la klanoj deklaris la Sendependan Somalilandan Respublikon, kiu inkluzivas kvin el la dek ok regionoj de Somalio.
Agnoskitaj de parte agnoskitaj ŝtatoj
Ĉednestrio, Moldavio Situanta inter Moldavio kaj Ukrainio, en la ekstero de la rivero Dnestro. Ĝi proklamiĝis sendependa ekde 1990, kvankam nur estas agnoskata de Abĥazio, Sud-Osetio kaj Montara Karabaĥo, landoj kun limigata agnosko. La plejparto de ĝiaj loĝantoj estas rusoj kaj ukrainoj.
Agnoskitaj de nur unu lando
Turka Respubliko Norda Kipro, Kipro
- Deklarita en norda Kipro en 1975 post invado de la norda triono de la insulo fare de la turkaj armataj fortoj en 1974, kio okazis post la puĉo de grek-kipraj militistoj kiuj celis la unuiĝon kun Grekio. Ĝi deklaris sian sendependecon en 1983 kaj ĝis nun nur estis agnoskita de Turkio. En 2004, ĝia teritorio estis akceptita en la Eŭropa Unio kiel parto de la Respubliko Kipro.
- 1983 → Nur agnoskata de Turkio kaj la Organizaĵo de Islama Kunlaboro.
Kun limigita agnosko
Ofte, la ŝtatoj ne estas agnoskataj pro la premoj kiujn aliaj landoj, interesataj en la teritorio, faras. Ankaŭ ekzistas kazoj kiam la landoj ne plu agnoskas ilin. (Ordigitaj laŭ la kvanto de ŝtatoj kiuj agnoskas ilin):
Sud-Osetio Respubliko deklarata sendependa en 1991 dide Kartvelio. Post unu jaro da milito, la batalhalto estis proklamita. En 2008 okazis mallonga milito sed intensa, en kiu Rusio intervenis forpelante la kartvelojn.
- 2008 → Internacie agnoskita nur de kvin ŝtatoj membroj de Unuiĝintaj Nacioj: Rusio, Nikaragvo, Venezuelo, Nauro kaj Tuvalo. Ĝi ankaŭ estas agnoskata de Abĥazio, Ĉednestrio kaj Montara Karabaĥo.
Abĥazio Situanta inter la Nigra Maro kaj Kaŭkazio. Ĝi estas respubliko deklarita sendependa de la abĥazaj komunistoj en 1992. Kiam ĝi proklamiĝis sendependa, milito ekiĝis, kiu finiĝis du jarojn poste. Ekde tiam, ĝi estas ekster la rego de Kartvelio.
- 2008 → Internacie agnoskata nur de ses ŝtatoj membroj de UN: Rusio, Nikaragvo, Venezuelo, Nauro, Vanuatuo kaj Tuvalo. Ĝi ankaŭ estas agnoskata de Sud-Osetio, Ĉednestrio kaj Montara Karabaĥo.
Respubliko Ĉinio (Tajvano)
- Ĝi regas sur la insulo Tajvano aŭ Formozo kaj kelkaj aliaj etaj insuloj ekde kiam ĝi malvenkis en la ĉina enlanda milito en 1949. Krome, ĝi perdis la plimulton el la diplomatia agnosko kaj la sidlokon en Unuiĝintaj Nacioj favore al la Ĉina Popola Respubliko la 25-an de oktobro 1971 pere de la rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Nuntempe ĝi estas agnoskata de nur 23 ŝtatoj.
- 1911 (fondiĝo), 1949 (foriro de Tajvano) → Agnoskita de 22 ŝtatoj plus la Sankta Seĝo kiel la legitima reprezentanto de la historia Ĉinio.
Araba Demokratia Sahara Respubliko
- Teritorio koloniigita grandparte de Maroko, ĉar Hispanio forlasis la teritorion en 1976. La Araba Demokratia Sahara Respubliko regas la ceteron de la Okcidenta Saharo, proklamita de la Fronto Polisario en 1976. Unuiĝintaj Nacioj ekde 1991 provas okazigi referendumon per la misio MINURSO. La batalhalto estis gvidita de UN kaj daŭras ekde septembro 1991. Okcidenta Saharo troviĝas en la listo de Unuiĝintaj Nacioj de neaŭtonomaj teritorioj.
- 1976 → Agnoskita de 82 landoj membroj de UN plus la Afrika Unio.
- Respubliko deklarita sendependa en 2008 kun okcidenta apogo. Historie ĝi estis parto de Serbio sed iom post iom loĝata de albanoj. Ĝi deklaris sian sendependecon en 1991 sed tiam nur Albanio ĝin agnoskis.
- Ĝi ne estas agnoskata, inter aliaj, de: Serbio, Rusio, Hispanio, Grekio, Rumanio, Kipro, Slovakio, Venezuelo, Argentino kaj Brazilo.
- 89 landoj membroj de UN agnoskas ĝin (krom Respubliko Ĉinio), inter ili: Afganio, Albanio, Germanio, Armenio, Kolombio, Kostariko, Usono, Francio, Italio, Japanio, Litovio, Norvegio, Peruo, Britio kaj Turkio.
Kun plimulta agnosko
Landoj kies historia legitimeco estas pridubata de aliaj landoj:
- 1988 → Agnoskita de 129 landoj membroj de UN plus la Sahara Respubliko. Ĝi ne estas agnoskata, inter aliaj, de Israelo, Usono nek la plejparto de Okcidenta Eŭropo. UN agnoskas la ekziston de Palestina Aŭtonomio kiel neŝtata observanto
- 1948 → Ne agnoskata de 32 landoj. 13 ŝtatoj kiuj ĝin agnoskas ne havas diplomatiajn rilatojn kun ĝi.
- 1949 → Ne agnoskata de Respubliko Ĉinio, ĝi ne akceptas diplomatiajn rilatojn kun la 23 landoj kiuj agnoskas la Respublikon Ĉinio (Tajvano).
Unikaj kazoj
- 1991 → Ne agnoskata de Pakistano solidare kun Azerbajĝano pro la milito en Montara Karabaĥo.
- 1974 → Ne agnoskata de Turkio kaj Turka Respubliko Norda Kipro
- 1948 → Ne agnoskata de Sud-Koreio kaj Japanio.
- 1948 → Ne agnoskata de Nord-Koreio.