Luzacia_Niso
Luzacia Niso | |
---|---|
rivero • natura landlimo | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio, Pollando kaj Ĉeĥio |
Longeco | 256 km |
Fluo | |
Fonto | Nová Ves nad Nisou, Jizera montaro, Ĉeĥio |
Enfluejo | ĉe Ratzdorf en la riveron Odro |
Geografio | |
Trairataj urboj | Liberec, Jablonec nad Nisou, Zittau, Görlitz, Zgorzelec, Forst (Lausitz) kaj Guben |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Wittig, Lubsza |
- Maldekstraj | Mandau, Wittgendorfer Wasser, Kemmlitzbach, Malxe, Pließnitz |
Luzacia Niso (germane Lausitzer Neiße, suprasorabe Łužiska Nysa‚ malsuprasorabe Łužyska Nysa, ĉeĥe Lužická Nisa, pole Nysa Łużycka, en Esperanto do Luzacia Niso, historie ankaŭ germanlingve Görlitzer Neiße) estas rivero en Germanio, Pollando kaj Ĉeĥio. Ĝi longas 254 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 19-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Liberec, Jablonec nad Nisou, Zittau, Görlitz, Zgorzelec, Forst (Lausitz) kaj Guben.
Temas pri la plej longa el pluraj riveroj germanlingve nomataj „Neiße“. Rezulte de la Dua Mondmilito ĝi difiniĝis parto de la ŝtata limo inter Germanio (de 1949 ĝis 1990 GDR) kaj Pollando. Pro la ligo al la historio de Germanio, pli forta ol tiu de la aliaj riveroj samnomaj, ĝi ofte nomatas nur Neiße.
Laŭ la rivero interalie nomatas la germania distrikto Spree-Neiße.