Neil Diamond
Neil Diamond | |
---|---|
Neil Diamond
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Neil Leslie Diamond |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1941 (84-jaraĝa) en Broklino |
Ĝenroj | pop-rokmuziko • mola roko • nuntempa folklora muziko |
Profesio | kantisto. komponisto, muzikisto |
Aktivaj jaroj | 1958 - hodiaŭ |
Eldoninto | Bang, Uni, MCA, Columbia |
Retejo | neildiamond.com |
Signifa instrumento | |
gitaro, piano | |
Persona informo | |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Erasmus Hall High School (en) Abraham Lincoln High School (en) The Center for Early Education (en) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro diskografa artisto aktoro komponisto gitaristo kantisto pianisto muzikisto kantotekstisto |
TTT | |
Retejo | https://www.neildiamond.com |
Neil Leslie Diamond [Nil Lesli Dajmond] (24-an de januaro, 1941)[1] estas usona kantisto-komponisto kaj muzikisto. Li verkis kantojn por Sonny and Cher, the Ronettes, Jay and the Americans kaj la Monkees. Li komencis kanti proprajn kantojn en 1966. Ekde 1966 ĝis 1968 li verkis 14 furorkantojn kaj vendis pli ol 12 milionojn da diskoj. Dum kelka tempo li estis la plej alte pagata kantisto en la mondo.[1]
Lia unua surdiskigo estis "Solitary Man" en 1966. Li registris la albumon Brother Love's Travelling Salvation Show en kiu estas la kanto "Sweet Caroline". Tiu kanto atingis numeron 3 je la usonaj listoj kaj vendiĝis je pli ol unu miliono da kopioj.[1]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Murrells, Joseph. (1978) The Book of Golden Discs. Londono: Barrie and Jenkins Ltd., p. .258. ISBN 0214205126.