Neoptolemo la 1-a (Epiro)

Neoptolemo la 1-a de Epiro (greke Νεοπτόλεμος Α' Ηπείρου) (370–357 a.K.) estis greka reĝo de Epiro, filo de Alcetas la 1-a kaj patro de Troas, Aleksandro la 1-a kaj de la reĝino Olimpia. Li estis patrinflanka avo de Aleksandro la Granda.[1]
Li asertis, ke li estas descendanto de la heroo Akilo kaj de la reĝo Likomedo. La imperiestro Karakalo asertis, ke li estas descendanto de Neoptolemo la 1-a.
Olimpia estis origine konata kiel Poliksena. Eble estis Neoptolemo kiu donis al ŝi tiun nomon.
Lia nomo Neoptolemo signifas "nova milito".[2]
Referencoj
- ↑ A Classical Dictionary, Containing a Copious Account of All the Proper Names de John Lemprière
- ↑ Name of Neoptolemus