Nessa estas eksa administra komunumo kaj nuna parto de la urbo Teuchern en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia landoSaksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Weißenfels. Ekde plia administra reformo en januaro 2011 ĝi iĝis parto de la urbo Teuchern. Ĝis tiu momento ĝi estis parto de komunumaro, do kunlabora administra ligo de pluraj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Vier Berge-Teucherner Land, kiu same tiam ĉesis ekzisti. La 31-an de decembro 2009 la tiutempa komunumo havis 911 loĝantojn.