Nižné Nemecké
Bazaj informoj
Nižné Nemecké (niĵnE nemeckE), hungare Alsónémeti (alŝOnEmeti) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance.
- Areo: 7 km²
- Supermara alteco: 110 m
- Loĝantaro: 330
- Poŝtkodo: 072 52
- Aŭtokodo: SO
- Telefonprefikso:
Situo
Nižné Nemecké situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ la ukraina landlimo, laŭ traira flankovojo. Michalovce troviĝas 32 km-ojn, limotrapasejo estas proksime.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1353. En 1910 loĝis en Alsónémeti 419 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Alsónémeti apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Antaŭ apero de rusoj la judoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Nižné Nemecké 323 da homoj, (317 slovakoj).
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1969
- klasikisma nobeldomo el la 19-a jarcento