Niederwillingen

muzeo kun kirkoturo fone
Niederwillingen, panoramo

Niederwillingen estas kvartalo de Stadtilm, Germanujo. Ĝi situas ĉe Wipfra en alteco de ĉ. 370 metroj. Norde de ĝi troviĝas ebenaĵoj de la Turingia Baseno, sudokcidente komenciĝas ĉe al 502 metrojn alta monto Willinger Berg la unuaj anoncantoj de la montaro Reinsberge kaj Turingia Arbaro. Sudoriente troviĝas ĉ. 440 metrojn alta ĝibaro post kiu etendiĝas Ilm-valo. Ĉarma estas la tie ofta geografia ŝanĝiĝo inter arbaroj kaj agroj. Rande estiĝis de 1993 tri loĝadzonoj venigintaj pli ol du cent freŝajn loĝantojn. Invitas la ĉirkaŭaĵoj al marŝado kaj biciklado.

Historio

Ĝia unua dokumenta mencio estis jam en 1286; ĝis 1920 ĝi apartenis al la Admininistradujo Arnstadt ene de la Dukujo (respektive mallonge de la Liberŝtato) Schwarzburg-Sondershausen. Formiĝis en 1922 Distrikto Arnstadt ĝis kreiĝo de Distrikto Ilm en la 1994-a jaro. Memstareco komunuma estis inter 1922 kaj 1996 (kun la intertempe englutitaj vilaĝoj Behringen kaj Oberwillingen. En la 1.6.1996 Niederwillingen venis al Ilmtal[1], kio iĝis makulaturo en la 6.7.2018: ĉar tiun tagon Niederwilligen fariĝis kvartalo de Stadtilm.[2]

Kulturo kaj vidindaĵoj

  • Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo estas de romanika origino ĝuinte profundan alikonstruon en 1786. Kadukeco akriĝis dum GDR-tempoj malhelpote post 1990. Ĝis 1994 restaŭriĝis ankaŭ grupo de la Krucumito, la ĉefaltarbldo (de 1772) kaj la orgeno.
  • Multo da trabfakaĵoj venkigis la niederwillingen-anojn en 1995 okaze de la konkurso pri estonta envilaĝa vivo kaj vilaĝa beleco Unser Dorf hat Zukunft - Unser Dorf soll schöner werden.
  • Interesega estas krome speciala Tunelmuzeo, kion instigis la kontruado de la federacia aŭtoŝoseo A 71 inter Sangerhausen kaj Bergrheinfeld.
  • Muzeo pri regiona historio (apud la kirko) klarigas la vilaĝan historion en ĉiuj detaloj.

Ekonomio kaj trafiko

Estante agrikultura vilaĝo, Niederwillingen sendas multajn vilaĝanojn labori al Stadtilm aŭ al Arnstadt. De 1894 ekzistas fervoja haltejo ĉe la fervojlinio Arnstadt-Saalfeld: la stacidomo necentra en la 1990-aj jaroj ekmalfunkciis kaj cedis al pli centra haltejo[3]. Vagonaroj de la linio RB 23 haltas ĉiun horon po unu fojo. Vilaĝrande troviĝas eĉ eta flugkampo.

Por trajnmalŝatantoj moderna strataro ofertas koneksojn al Stadtilm, Griesheim, Arnstadt, Oberwillingen kaj Marlishausen. Ne tro foras la aŭtoŝoseo A 71 (kun la plej proksimaj enirejoj Arnstadt-Süd kaj Ilmenau-Ost).

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. StBA: Änderungen bei den Gemeinden Deutschlands, kp. 1996
  2. 'Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr.7, 2018"
  3. "Niederwillingen" - ĉe: bahnhof.de