Nigra sambuko
Nigra sambuko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Infloreskoj de nigra sambuko
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Sambucus nigra L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La nigra sambuko (Sambucus nigra) estas arbedo el la familio de la adoksacoj. Ĝi floras en junio kaj julio, kaj la polenado okazas pere de insektoj. La fruktoj estas maturaj en septembro kaj oktobro. La planto plimultiĝas per semoj, precipe disvastigataj de sturnoj, kiuj ŝategas la berojn. Laŭ botanika vidpunkto la beroj estas drupoj.
La nigra sambuko estas manĝata de la cervo ĉar ĝi povas digesti la plantpartoj de la nigra sambuko. Por aliaj bestoj la nigra sambuko estas venena pro la ciankombinaĵoj en la folioj.
La sambuko ne estas tro postulema rilate ĝia starloko kaj eĉ troviĝas en tegmentaj defluiloj.
Uzo
La ligno de tiu holarktisa specio estas mola sed ne splitiĝas. Pro tio oni povas fari malgrandajn uzobjektojn el ĝi.
La "medolo" de la tigoj estas uzata por protekti malgrandajn objektojn. El la fruktoj oni faras marmeladon, fruktosukon kaj brandon. La floroj kelkfoje estas uzata en patkukoj. La Nord-Amerikaj Indianoj kelkfoje fritas la florojn. Ankaŭ eblas fari siropon el la floraĵo. La sekigita floraĵo povas esti uzata por fari teon.
Dum la mezepokoj la sambuko havis la reputacion ke ĝi protektas kontraŭ sorĉado.
Infanoj foje faras el la tigoj ŝtopopafilon ĉar post la forigo de la "medolo" restas speco de ligna tubo.
Eksteraj ligiloj
- nederlande Nigra sambuko : priskribo kaj bildoj (Soortenbank) Arkivigite je 2014-05-06 per la retarkivo Wayback Machine