Nigrakola sturno
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigrakola sturno
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sturnus nigricollis (Paykull, 1807) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigrakola sturno (Sturnus nigricollis) estas paserina birdo de la genro de sturnoj plej tipa en familio de Sturnedoj. Ĝi estas troviĝanta en Sudorienta Azio nome en Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.
Tiu specio havas tre rimarkindan aspekton ĝenerale blankan kun nigraj flugiloj kaj ĉefe tre larĝa nigra kolumo foje pli larĝa antaŭe kiel supra brusto, kolumo kiu nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie nigricollis signifas en “kun nigra kolo”. Ankaŭ la blankeca kapo estas de rimarkinda bildo kun nigra beko de tre larĝa kaj fortika bazo kaj ĉefe tre flava ĉirkaŭokula nuda areo (senpluma) kie kontrastas la nigra okulo. En la nigraj flugiloj estas du svagaj blankaj strioj. La kruroj estas malhele rozkolorecaj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Sturnus nigricollis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|