Nordo-Kaleza Markolo

Nordo-Kaleza Markolo | |||
---|---|---|---|
administra regiono | |||
![]() | |||
![]() Blazono | |||
regiono de Francio [+] | |||
Lando | Francio | ||
Ĉefurbo | Lillo | ||
- koordinatoj | 50° N, 3° O (mapo)50.4666666666672.7166666666667Koordinatoj: 50° N, 3° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 12 414 km² (1 241 400 ha) [+] | ||
Areo | 12 414 km² (1 241 400 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 4 060 741 [+] (2013) | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | FR-O | ||
|
|||
Nordo-Kaleza Markolo | |||
![]() |
|||
Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']) estas regiono de Francio plej norde situanta, apud Belgio kaj Britio. Ĝi estas parto de la nova regiono Hauts-de-France (lauvorte "Vertoj-de-Francio", t. e. la plej norda parto de Francio).
Geografio kompono
Ĝi konsistas el du departementoj:
- 59 Nord
- 62 Pas-de-Calais
Ĉefaj urboj de la regiono estas: Lille (Lillo) (ĉefurbo), Valenciennes (Valencieno), Arras, Calais (Kalezo), Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-ĉe-Maro) kaj Dunkerque (Dunkirko). ISO-kodo de la regiono estas FR-O.
Arondismentoj
En la departemento Nord estas 652 komunumoj, 2 urbaj komunumoj (communautés urbaines), 5 kunurbaj komunumoj (communautés d'agglomération) kaj 43 komunumaj komunumoj (communautés de communes).
La departemento Nordo estas administre dividita en ses arondismentojn, ĉiu kun subprefektejo.
- Arondismento Avesnes-sur-Helpe
- Arondismento Cambrai
- Arondismento Douai
- Arondismento Dunkerque (Dunkirko)
- Arondismento Lille (Lillo)
- Arondismento Valenciennes
En la departemento Pas-de-Calais (Kaleza Markolo) estas la sekvaj ses arondismentoj:
- Arondismento Arras
- Arondismento Béthune
- Arondismento Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-sur-Maro)
- Arondismento Calais (Kalezo)
- Arondismento Montreuil
- Arondismento Saint-Omer
Esperanto
Esperanto-movado: La regionon kovras la Nordfrancia Esperanto-Federacio (Nordo-Kaleza Markolo kaj Pikardio).