Nou Român [noŭ romın] (hungare: Oláhújfalu, germane: Wallachisch-Neudorf) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Făgăraș. En 1910 ĝi havis 936 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 448 (rumanoj, 11 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas en 1307. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Fogaras vármegye). Administre ĝi apartenas al Arpașu de Jos.