Nova urbodomo de Lepsiko
Nova urbodomo de Lepsiko | |||
---|---|---|---|
Neues Rathaus (Leipzig) | |||
![]() | |||
Rathaus ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | arta eklektikismo • Novrenesanco vd | ||
Lando | Germanio ![]() | ||
Situo | Leipzig | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 20′ 9″ N, 12° 22′ 21″ O (mapo)51.335812.3725Koordinatoj: 51° 20′ 9″ N, 12° 22′ 21″ O (mapo) [+] | ||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/Neues_Rathaus_Leipzig_2010.jpg/220px-Neues_Rathaus_Leipzig_2010.jpg)
La Nova urbodomo (germane Neues Rathaus) ĉe la ringostrato Martin-Luther-Ring de Lepsiko, Germanio, estas grava vidindaĵo en la grandurbo.
Priskribo
La urbodomo havas 114,5 m altan turon kaj videblas jam delonge. Temas tie ĉi pri la plej alta urbodoma turo de Germanlando, eble de la tuta mondo se ne taksi la urbodomon de Tokio dutura. La konstruaĵo estas unu el la plej gravaj germanaj grandurbaj urbodomoj de la fino de la 19-a jc. Ĝin konstruigis oni laŭ la planoj de la urbokonstrudirektoro Hugo Licht inter 1899-1905. Ekde 1905 sidis tie ĉi la lepsika urba administrantaro forlasinte la urbocentran malnovan urbodomon.
Historio
Jam mezepoke troviĝis surloke kastelo nome Pleißenburg, kie okazis en 1519 la fama teologia disputado inter Marteno Lutero kaj Johannes Eck. La surfaco de la nuna urbodomo estas pli ol 10.000 kvadratmetroj kaj ĝi havas ĉ. 600 salonojn. Supre de la frontonoj estas tri latinaj enskriboj: "Arx nova surrexit / Nova burgo leviĝis", "Mors certa, hora incerta / La morto certas, sed ĝia momento necertas" kaj "Publico consilio publicae saluti / Por la publika konsilio kaj la publika bonstaro".
Proksime estas la tradiciriĉa gastejo Thrüinger Hof en la strato Burgstraße nr 19 kun regiona kuiritaĵoj.
Fonto
Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 46
Eksteraj ligiloj
- Datreveno 100-a konstrua Arkivigite je 2010-11-15 per la retarkivo Wayback Machine