Oŝana (angleOshana) estas unu el la 14 regionoj de Namibio. Laŭ la stato de 2011 ĝi havis 176 674 loĝantojn. La regiona ĉefurbo estas Oshakati (Oŝakati). La urboj Oshakati, Ongwediva (Ongŭediva) kaj Ondangwa (Ondangŭa), ĉiuj situantaj en ĉi tiu regiono, formas urban areton kun la dua plej granda loĝantara koncentriĝo en Namibio post la ĉefurbo Vindhuko.