La Olimpika Komitato de Bosnio kaj Hercegovino (bosneOlimpijski komitet Bosne i Hercegovine) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi kreiĝis en la 4-an de junio 1992. Malmultajn semajnojn poste, ĝi jam sendis atletojn al la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono, kiuj startis sub la flago de Bosnio kaj Hercegovino. Oficiale, la komitato estis internacie agnoskita sekvajare. Kiel NOK, la Olimpika Komitato celas subteni atletojn en Bosnio kaj Hercegovino, sporton en la lando kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Bosnio kaj Hercegovino. La ĝis nun sola tia evento estis la Vintra Olimpiko 1984 en Sarajevo, kiu tamen ankoraŭ okazis ene de Jugoslavio, antaŭ la ŝtata suvereniĝo de la postkomunisma lando Bosnio kaj Hercegovino.