Olimpika vilaĝo (Moskvo)

Olimpika vilaĝo
Olimpika vilaĝo, mikrodistrikto [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- koordinatoj55° 40′ 24″ N, 37° 27′ 48″ O (mapo)55.6733333337.46333333Koordinatoj: 55° 40′ 24″ N, 37° 27′ 48″ O (mapo)
Akvokolektejo0,83 km² (83 ha) [+]
Areo0,83 km² (83 ha) [+]

Estiĝo1977
Poŝtkodo119602 [+]

Olimpika vilaĝo (Moskvo)
Olimpika vilaĝo (Moskvo)
DEC

Olimpika vilaĝo
Vikimedia Komunejo:  Olympic Village, Moscow [+]
vdr
Olimpika vilaĝo en 1980

Malnova Olimpika vilaĝo (ruse Старая Олимпийская Деревня) aŭ Olimpika vilaĝo — 80 (ruse Олимпийская Деревня-80 estas loĝata urboparto de Moskvo, konstruita en 19781979 norde de vilaĝo Nikulino (nun — distrikto Troparjovo-Nikulino) dum preparado al la Moskva Olimpiko de 1980. Malgraŭ ĝi aperis kiel Olimpika vilaĝo, oni konstruis ĝin ankaŭ por konstanta loĝado de moskvanoj: interalie, samtempe kun la loĝejoj (antaŭ la Olimpiko) estis konstruitaj kvar infanvartejoj kaj du lejnejoj.

Konsisto

Olimpika vilaĝo konsistas el:

  • zono de loĝado: 18 16-etaĝaj domoj, grupigitaj je tri kortoj kaj kunligitaj de piedira vojo;
  • kultur-domo kun koncerta halo por 1200 personoj kaj aliaj ejoj;
  • komerca centro kun vendejoj, kafejo ktp.;
  • sportaj konstruaĵoj.

Post fino de la Olimpiko en la Olimpika vilaĝo ekloĝis moskvanoj. En 1981 tie ekfunkciis Muzeo de defendado de Moskvo, en 2002 — Muzikteatro de nacia arto sub gvido de V.Nazarov.

Stratoj

En Olimpika vilaĝo estas la jenaj stratoj:

  • Miĉurin-avenuo de Olimpika vilaĝo (ruse У́лица Мичу́ринский Проспе́кт, Олимпи́йская Дере́вня) — strato paralela al Miĉurin-avenuo; en 19941998 estis nomata Strato Olimpika vilaĝo (ruse у́лица Олимпи́йская Дере́вня);
  • Traveturejo de Olimpika vilaĝo (ruse Проезд Олимпи́йской Дере́вни)

Vidu ankaŭ