Opština Gevgelija

Opština Gevgelija
Komunumo de Nord-Makedonio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono sudorienta regiono
Poŝtkodo 1480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 582  (2021) [+]
Loĝdenso 68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 22° 31′ O (mapo)41.1522.51Koordinatoj: 41° 9′ N, 22° 31′ O (mapo) [+]
Areo 317 km² (31 700 ha) [+]
Opština Gevgelija (Nord-Makedonio)
Opština Gevgelija (Nord-Makedonio)
DEC
Situo de Opština Gevgelija

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gevgelija Municipality [+]
vdr

Opština Gevgelija (makedone Општина Гевгелија) estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 21 582 homoj[1][2] sur areo de 317 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 68 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas urbo Gevgelija.

Loko, priskribo

Opština Gevgelija

La komunumo havas areon de 485 km² kaj situas en la Sudorienta regiono laŭlonge de la dekstra bordo de la rivero Vardar. En la rivera valo, la alteco estas ĉirkaŭ 50 - 100 m. Okcidente ĝi tamen supreniras ĝis 2000 m.

Ĉe la orienta rando, paralele al la rivero, ĝi pasas tra la Aŭtovojo A1/E75 kaj ankaŭ la fervoja linio kondukanta al Grekujo (Grekio).

La komunumo konsistas el la urbo Gevgelija kaj 16 aliaj vilaĝoj, kiuj estas:

Bogorodica, Gabrovo, Davidovo, Kovanci, Konjsko, Mojin, Miletkovo, Miravci, Mrzenci, Negorci, Novo Konjsko, Petrovo, Prdejci, Sermenin, Smokvica kaj Huma.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Valandovo norde, opština Bogdanci oriente, opština Kavadarci okcidente kaj opština Demir Kapija nordokcidente. En la sudo pasas la ŝtata limo kun Grekio.

Ĉirkaŭ Opština Gevgelija
Demir Kapija Valandovo
Kavadarci Opština Gevgelija Bogdanci
 Grekio

Loĝantaro

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 22988 homoj.

El la suma nombro, 22 258 estis makedonoj (96,82 %) kaj 367 serboj (1,60 %) kaj aliaj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Noto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Гевгелија en la makedona Vikipedio.