Ordoño la 1-a (Asturio)

Ordoño la 1-a
(Asturio)
(821-866)
Bildo de Ordoño la 1-a de Asturio.
Bildo de Ordoño la 1-a de Asturio.
Persona informo
Naskiĝo 821
en Oviedo, Hispanio
Morto 27-an de majo 866
en Oviedo, Hispanio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Pantheon of Asturian Kings (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Asturio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Astur-Leonese dynasty vd
Patro Ramiro la 1-a (Asturio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Urraca (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Rodrigo of Castile (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Nuña (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Alfonso la 3-a (Asturio), Leodegundis Ordoñez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ordoño la 1-a estis Reĝo de Asturio (2-a de februaro 850-a - 27-a de majo 866-a), filo de Ramiro la 1-a kaj patro de Alfonso la 3-a.

Li estis naskita en Oviedo, kie li pasigis sian fruan vivon en la kortego de Alfonso la 2-a. Li estis verŝajne kreskigita en Lugo, ĉefurbo de la provinco de Galegio, kie lia patro, Ramiro la 1-a, estis nomita guberniestro. Li ricevis sian edukon kaj armean trejnadon tie.

Ordoño estis nomita guberniestro de Galegio kiam lia patro iris al en:Bardulia por edziĝi kun sia dua edzino, Urraka Paterna de Kastilio (791-850). Dum Ramiro estis for, Alfonso la 2-a mortis, kaj la nobeluloj elektis grafon Nepocianon kiel reĝon. Ordoño tuj komencis krei armeon por helpi sian patron, en postulado de la trono. Li ne povis forlasi sian postenon en Galegio por helpi, tamen, lia armeo restis neaktiva. Kiam lia patro finfine venkis, Ramiro konfirmis Ordoñon en sia ĝis tiam provizora pozicio. Post la morto de sia patro en 850-a, Ordoño sukcedis sian patron kiel reĝon, iĝante la unua reĝo de Asturio kiu supreniris la tronon sen elekto. Lia unua konfrontiĝo estis kun la eŭskoj, kiuj ribelis kun la subteno de la en:Banu Qasi de Zaragozo. Revenante al Oviedo post venkado sur la ribelantoj, li ricevis novaĵon de urĝa maŭra atako sur Bardulia. Antaŭ ol la maŭroj povis ataki, li renkontis ilin proksime de la Ebro kaj venkis ilin.

La regno de Asturio post la Batalo de Guadalacete (854).

Ordoño poste iris al milito kontraŭ Musa ibn Musa, islama goto kiu plifirmigis sian potencon kaj kontrolis Zaragozon, Albelda, Tudelo-n, Huesca-n, kaj Toledon. Laŭ la en:Chronicle of Alfonso III Kroniko de Alfonso la 3-a, Musa metis sian armeon ĉe Monto Laturce, ekster Albelda, kiun li ĵus fortikigis. Ordoño dividis sian propran armeon en du, kun unu duono por sieĝi Albelda kaj la alia por kontraŭbatali la fortojn de Musa. La rezulto de la sekvanta batalo estis masakro; oni diras ke la bofrato de Musa Garcia kaj pli ol 10 mil el la kavalerianoj de Musa estis mortigitaj, kaj Musa fuĝis post preskaŭ esti mortigita mem. La filo de Musa, referita kiel Lupo, supozeble subigis sin al Ordoño antaŭ sciado pri la rezulto de la batalo; li restis la vasalo de Ordoño por la resto de sia vivo kaj batalis kune kun li kontraŭ aliaj maŭrojxxx. Aparte, li ankaŭ venkis kaj malliberigis Moneroron (ankaŭ nomitan Mazaros), reĝon de Talamanko, same kiel Zeth, reĝon de Korio. Li prirabis ambaŭ vilaĝojn kaj prenis iliajn loĝantojn kiel sklavojn.

Ordoño plie orientis la repopulacion de la urboj de Tui, Astorgo, Leono, kaj Amaya, kiuj estis lasitaj dezertaj post esti konkeritaj fare de Alfonso la 2-a. Li mortis en Oviedo en 866 post suferado de podagro, kaj estis entombigita en la Katedralo de San-Salvadoro. Li estis priskribita kiel amata reĝo kaj estis sukcedita de sia filo, Alfonso la 3-a, kiu poste estus referita kiel la unua "Imperiestro de Hispanio".[1]

Referencoj

  1. Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.