Orienta Samaro

Marko sur bildo

Orienta Samaro
situo de la provinco en la Filipinoj:
  •   helbrune sub la ruĝa nomo
  • Orienta Samaro - tagaloge Silangang Samar, plenforme Lalawigan ng Silangang Samar, hispane Sámar Oriental, plenforme Provincia de Sámar Oriental - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Borongan. La provinco fondiĝis la 19-an de junio 1965. Ĝi kovras la orienton de la insulo Samaro. La provinco apartenas al la regiono Orientaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 4 640 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 405 114 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 87 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la varaja, la cebua, la tagaloga kaj la angla.

    Eksteraj ligiloj