Orrin Hatch
Orrin Grant HATCH (naskiĝis la 22-an de marto 1934 en Pittsburgh, Pensilvanio - mortis la 23-an de aprilo 2022 en Sallaga Urbo, Utaho) estis usona politikisto de la Respublikana Partio, usona senatano de Utaho (1977 - 2019). Prezidanto pro tempore de la Usona Senato de la 3-a de januaro 2015 ĝis la 3-a de januaro 2019.
Hatch estis diplomiĝinto pri juro de Universitato Brigham Young kaj la Universitato de Picburgo [1].
Li kuris por la Senato en 1976, en sia plej unua politika kampanjo, kaj venkis. De tiam li estis reelektita ses fojojn per granda marĝeno [2]. En 2000, Hatch kuris por prezidanto por la Respublikana nomumo, sed perdis al George W. Bush. Kiam Hatch retiriĝis kiel senatano en 2019, li deĵoris dum 42 jaroj. Tio igis lin la sesa plej long-servanta senatano en historio [3] [4].
Referencoj
- ↑ The two lives of Orrin Hatch (July 6, 2003). Arkivita el la originalo je September 20, 2018. Alirita September 20, 2018 .
- ↑ Canham, Matt, "The Political Birth of Orrin Hatch", The Salt Lake Tribune, January 31, 2012.
- ↑ Helsel, Phil, "Orrin Hatch, longest-serving Republican U.S. senator, dies at 88", NBC News, April 23, 2022. Kontrolita April 23, 2022.
- ↑ Niekirk, William, "Orrin Hatch: A Penchant for Pulling Off Upsets", Chicago Tribune, December 21, 1999.
Eksteraj ligiloj
- Profile at Vote Smart
- Profile at SourceWatch